Saltu al enhavo

Santa Cristina de la Polvorosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cristina de la Polvorosa
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 49620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 039  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 5° 43′ U (mapo)41.999888888889-5.7131944444444Koordinatoj: 42° 0′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 38,94 km² (3 894 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cristina de la Polvorosa (Provinco Zamoro)
Santa Cristina de la Polvorosa (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Santa Cristina de la Polvorosa
Santa Cristina de la Polvorosa (Hispanio)
Santa Cristina de la Polvorosa (Hispanio)
DEC
Situo de Santa Cristina de la Polvorosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cristina de la Polvorosa [+]
vdr

Santa Cristina de la Polvorosa [santakrisTIna delapolboROsa] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono, borde de la rivero Órbigo.

Preĝejo.
Urbodomo.
Romia mozaiko devena el la romia vilao de Requejo en la Muzeo de Zamora.
Fromaĝofabriko.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 39,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 070 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 72 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj nur 5 km de Benavente, kio helpis ties disvolvigon. Ĝi limas kun Quiruelas de Vidriales, Manganeses de la Polvorosa, Villanázar, Milles de la Polvorosa, Arcos de la Polvorosa kaj Benavente.

Estas gravaj restaĵoj de la Romia Imperio (nun en la Muzeo de Zamoro, kiel atestantoj de tiama loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĉirkaŭ 876 okazis la batalo de Polvoraria kontraŭ maŭroj de Al Andalus. Ĝi apartenis al la Regno de Leono kaj poste al la Graflando de Benavente. La 10an de Aprilo 1979 okazis en la municipa teritorio terura trafikakcidento kiam buso falis al la rivero Órbigo, en kiu mortis 49 personoj, 45 el ili infanoj inter 12 kaj 14 jaroj.​

Plej grava enspezofonto estis agrikulturo kaj brutobredado, kaj rilataj fabrikoj de fromaĝo kaj kukoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]